viernes, 29 de abril de 2011

VIZITIS NIN JOHN GOBOURNE EL BRITIO


Hieraŭ vespere, en la kutima kafejo Esperanto, kelkaj gesamideanoj de nia grupo de Malago, kunsidis por kafumi kaj manĝi la bongustajn "churros", -netradukebla vorto al la esperanta lingvo-, tamen ni kutimas manĝi, ĉefe dum matenmanĝo. Kun nia brita amiko John Gobourne, ni babilis pri ĉiutagaj aferoj, krizo, renkontiĝoj, klasoj, kaj pri la U.K. Kongreso okazonta en Danlando. La vetero estis bela kaj la etoso tre agrabla, ni sidis ĉe la teraso de la trinkejo sub libera aero, kaj post unu horo kaj duono, ni brakume adiaŭis kaj rendevuis ĝis la monato julio en Kopenhagon. Ni sentis la mankon de kelkaj, kiuj lastatempe ne ĉeestas eĉ la klasojn. Mi scias ke temas pri sano aŭ familiaj problemoj, tamen mi kuraĝigas ilin kaj invitas ilin al niaj renkontiĝoj kaj klasejo.


Ángel Arquillos

1 comentario: